Transgentaro
Translimaj gentoj

Esperanto

беларуская мова

čeština

Deutsch

English

español

français

italiano

polski

português

slovenčina

українська мова


   
Edward Tadeusz Wojtakowski
   

       
Rolo de Esperanto en formado de la eŭropa identeco
 

         Pollando geografie apartenas al Eŭropo, sed ĉu ni rajtas diri, ke ni estas eŭropanoj? Oni ja povas loĝi en Pollando kaj ne senti sin polo, simile oni povas loĝi en Eŭropo kaj ne esti eŭropano. Formado de nacia kaj eŭropa identeco estas longdaŭra proceso. Unue ni devas trovi respondon je demando, kio estas nacia identeco, kaj nur poste kio estas la eŭropa identeco.

       Nacia identeco, esprimiĝas en nia aparteco, lingvo en kiu ni komunikiĝas kun personoj apartenantaj al nia nacia grupo kaj nia nacia kultura herdaĵo. Ĝi estas sento, ke malgraŭ  tempofluo kaj ŝanĝoj, ni restas diferencaj. La eŭropa identeco ne povas esti ligita kun rezigno de nacia identeco. Ni daŭre devas esti poloj (francoj, italoj ktp) kaj esti pri tio fieraj. Ni devas estimi niajn naciajn simbolojn (flago, blazono. himno), kaj antaŭ ĉio, ni devas zorgi pri beleco kaj pureco de nia nacia lingvo.

     Ni konservos nian propran nacian identecon kaj samtempe ni akiros la eŭropan identecon nur tiam, kiam kun ĉiuj nacioj loĝantaj en Eŭropo, ni interkomunikiĝos en lingvo, kiu ne estos ligita kun identeco de unu el eŭropaj nacioj, sed estos neŭtrala lingvo. Tiu lingvo estas Esperanto. Neniu unuopa nacio povos diri, ke ĝi estas lingvo determinanta ĝian identecon. sed ĉiuj eŭropaj nacioj povos diri, ĝi estas nia komuna lingvo determinanta nian eŭropan identecon. Ludoviko Zamenhof sukcesis fari miraklan sintezon de eŭropaj lingvoj. Estas forigita senbezona balasto de finaĵoj kaj gramatikaj formoj. La fonetikan sistemon formas vokaloj kaj konsonantoj faciele elparoleblaj por ĉiu eŭropano. Multaj personoj opinias, ke dank' al genia sistemo de sufiksoj kaj prefiksoj, kaj ankaŭ dank' al kunigado de vortradikoj, esperanto estas la plej riĉa lingvo de la mondo. Kaj kelkajn mankojn en iuj fakoj lingvo ĝenerale uzata rapide kompletigos. Estas bezona nur kuraĝa politika decido pri rekono de esperanto kiel unu el lingvoj de la Eŭropa Unio, kaj vivo montros, ĉu venkos la angla, ĉu la neŭtrala esperanto.

     Pri tio, ke administra enkonduko de lingvo estas ebla, atestas ekzemplo de Israelo. Civitanoj de tiu lando dum jarcentoj loĝis en kelkdek landoj de la mondo kaj parolis diversajn lingvojn. Por komuna lingvo oni elektis la hebrean, kiu ne estis uzata dum 2500 jaroj. En ĝi mankis ne nur sciencaj terminoj, sed ankaŭ tiuj de ĉiutaga vivo. Dum tri generacioj la hebrea fariĝis viva lingvo de integriĝinta nacio.

      Bona kono de kelkaj lingvoj donas eblecon partopreni samtempe kelkajn kulturojn, tial laŭ niaj eblecoj ni devas ekkonadi aliajn etnajn lingvojn. Tamen homoj alvenante en la mondon, ne estas samgrade dotitaj per talento lerni lingvojn. Se ni komencos lingvolernadon de tiel malfacila kiel la angla, tiam nevidante rapidajn efektojn, ni povas tute senvolontiĝi al lingvolernado. Dume personoj, kiuj sian lingvistikan edukadon komencis de esperanto, rimarkas post kelkaj monatoj de lernado, ke flua ekrego de alia lingvo estas ebla, ke oni povas ne nur legi kaj paroli, sed ankaŭ pensi kaj sonĝi en alia lingvo. Tiam ili elektas, kiel la trian, lingvon de tiu lando, kiu ilin precipe interesas. Tamen la angla por multaj personoj estas tro malfacila por ekrego. Sufiĉas doni ekzeplon de Albert Einstein, unu el la plej geniaj mensoj en la homa historio. En aĝo de 54 jaroj li estis devigita elmigri el Germanio en Usonon, kie ĝis fino de sia vivo li ne sukcesis lerni korekte la anglan. Lia kunlaboranto la pola fizikisto Leopold Infeld skribis, ke Einstein konis nur 300 vortojn angle, malgraŭ ke li dum 22 jaroj laboris science en Usono. Ni, orienteŭropanoj, lernas nian nacian lingvon hejme de gepatroj, poste en antaŭlernejo kaj 12 jarojn en trigrada lernejo. Malgraŭ multjara lernado en nia plenkreskula vivo ni faras multajn lingvajn erarojn kaj lingvosciencistoj devas korekti nin. Civitanoj de okcidenteŭropaj landoj ne lernos la litovan, polan, aŭ ukrainan. Ili dum jaroj perfektigados en lernojoj siajn naciajn lingvojn kaj ĉiam superados nin, escepte nur se ni por egaliĝi kun ili, malzorgos niajn naciajn lingvojn, sed tiam ni perdos nian litovan, polan aŭ ukrainan identecon.

   En orienteŭropaj landoj regas opinio, ke la mondo elektis jam la anglan kiel mondlingvon. Tio ne estas vero. Duono de angloj kaj usonanoj ne scipovas korekte skribi angle. Eŭropaj nacioj neniam konsentos, ke iliajn lingvojn oni traktu kiel malpli gravajn ol la angla.

    Ĉu etaj kaj mezaj landoj de Eŭropo devas ĉiam kaj en ĉio obei naciojn, kiuj en pasinteco strebis altrudi sian hegemonion al aliaj malpli fortaj nacioj? Ĉu jam nun, en reciprokaj kontaktoj inter si, ne devas enkondukadi laŭgrade Esperanton? La respondo estu vortoj de fama pola operkantistino Ada Sari: Jam ne unu „utopio“ fariĝis nun fakto efektivigita. Ankaŭ la plurlingveco, apartiganta la mondon, devus esti kiel eble rapide faligita de Esperanto avantaĝe por vera proksimiĝo kaj fratiĝo de la homoj kaj por vera progreso.


plurlingvaj retejoj, kiuj celas helpi al retemuloj informiĝi kaj lerni Esperanton, senpage kaj en facila maniero.
https://lernu.net/eo
http://kurso.com.br/index.php?eo
 Esperanto estas vivanta lingvo tre taŭga por internacia komunikado kun foraj kuzoj